Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joachim Gießner Ĉe put' antaŭ pordego Esperanto 2001-11 Arg-165-83 2003-12-28 22:58 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) Ĉe puto antaŭ l'urbo Esperanto Arg-164-83 2003-11-09 21:14 Manfred nur tiun forigu
Wilhelm Müller * Der Lindenbaum Germana 1822 Arg-163-83 2003-12-28 22:57 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Emil Meier La tilio Esperanto 1907 Arg-166-83 2014-05-31 14:26 Manfred nur tiun forigu

Wilhelm Müller,
La tilio

 

Wilhelm Müller,
Ĉe puto antaŭ l'urbo

 

Wilhelm Müller,
Ĉe put' antaŭ pordego

 
tradukita de Ludwig Emil Meier   tradukita de Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj)   tradukita de Joachim Gießner
 
Ĉe l'puto antaŭ l'urbo   Ĉe puto antaŭ l' urbo   Ĉe put' antaŭ pordego
Jen staras la tili',   jen staras la tili',   jen staras la tili'.
En kies ombro dolĉe   en kies ombro dolĉe   En ĝia ombro dolĉe
Revadis ofte mi.   revadis ofte mi.   ja ofte revis mi.
En ĝia ŝel' tranĉite   Mi tranĉis en la ŝelon   Mi tranĉis karajn vortojn
Vidiĝas ama dir',   amsignojn pro memor';   en ĝia kruda ŝel'.
Kaj daŭre min altiras   sopir' min tien logis   En ĝojo kaj doloro
Al ĝi la korsopir'.   en ĝojo kaj dolor'.   ĝi restis mia cel'.
 
Hodiaŭ, ĉe noktmezo   En lasta nokto pasis   Mi devis pretermigri
Mi pasis ĝin, migrul',   mi preter la tili',   dum nokta obskurec'.
Ho! Spite la malhelo   sed malgraŭ la malhelo   Mi fermis la okulojn
Fermiĝis la okul'.   okulojn fermis mi.   en nigra malhelec'.
Sed ĝiaj bonaj branĉoj   Jen ĝiaj branĉoj muĝis   Kaj kvazaŭ min vokante
Alvokis ŝajne min:   kaj ŝajnis logi min:   la branĉoj muĝas jen:
"Alvenu, ho junulo,   "Restadu, ho migrulo,   "Ĉi tien vi nur venu
Ni repacigos vin!"   ni trankviligos vin!"   kun via korĉagren'."
 
Alblovis vent' malvarme   La vento kontraŭblovis,   Malvarma vento blovis
Kun granda energi',   ĉapelon ŝiris for.   dolore kontraŭ mi.
Ĉapelon ĝi fortiris,   Sed pelis min antaŭen   De l' kap' ĉapel' forflugis,
sed ne turniĝis mi.   turmentoj de la kor'.   ne turnis mi al ĝi.
Kaj nun, post kelka mejlo   Se plue mi vagadus   Nun malproksima estas
De interspaco, ho!   eĉ ĝis la monda fin',   mi for de la tili',
Ankoraŭ bruas l'arbo.   la branĉoj ĉiam logus:   sed vokas ĝi: "Nur venu,
"Ĉe mi paciĝu do!"   "Ni trankviligos vin!"   trankvilon trovos vi!"
 
Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum"
de Wilhelm Müller (*1794-10-07 -
†1827-10-01) en Esperanton de Ludwig
Emil Meier (*1847-02-16 - †1919)
en 1907.

Tio estas la origina tradukversio de L.
E. MEIER. Ĝi troviĝas en la kantlibreto
"Esperantista Kantaro", kiun eldonis HANS
TH. HOFFMANN en 1907 en sia eldonejo en
Berlino, Steglitzer Str. 44. Tiu ĉi
esperantigo troviĝas ankaŭ en
http://kantaro.ikso.net/la_tilio.
Vidu ankaŭ: http://194.95.59.225/index.php?id=3623.
  Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum"
de Wilhelm Müller (*1794-10-07 -
†1827-10-01) en Esperanton de Ludwig
Emil Meier (kaj aliuloj).

Tiu ĉi traduko troviĝas en la germana
Esperanto-lernolibro "Post la kurso" de
WILHELM kaj HANS WINGEN, sur paĝo 68.
Sube estas indikite tie: "Laŭ L. E. Meier
k. a.". El tio oni povas konkludi, ke ĝi
ne estas la origina tradukversio de L. E.
MEIER kaj ke ĝi estas iom ŝanĝita de
aliuloj, eble de la fratoj WINGEN mem.
  Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum"
de Wilhelm Müller (*1794-10-07 -
†1827-10-01) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25) en 2001-11.

Tiu ĉi traduko troviĝas en la kantlibro
"Mia kantaro I", kiun eldonis JOSEF SCHIFFER
(Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio) en 2001.