eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn |
verkinto [voknomo] | titolo | lingvo | publikigo | identiga kodo | lasta modifo | aspekto |
---|---|---|---|---|---|---|
Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) | Ĉe puto antaŭ l'urbo | Esperanto | Arg-164-83 | 2003-11-09 21:14 Manfred | nur tiun aldonu | |
Wilhelm Müller | * Der Lindenbaum | Germana | 1822 | Arg-163-83 | 2003-12-28 22:57 Manfred | nur tiun forigu |
Joachim Gießner | Ĉe put' antaŭ pordego | Esperanto | 2001-11 | Arg-165-83 | 2003-12-28 22:58 Manfred | nur tiun aldonu |
Ludwig Emil Meier | La tilio | Esperanto | 1907 | Arg-166-83 | 2014-05-31 14:26 Manfred | nur tiun forigu |
Wilhelm Müller, | Wilhelm Müller, | |
tradukita de Ludwig Emil Meier | ||
Ĉe l'puto antaŭ l'urbo | Am Brunnen vor dem Tore | |
Jen staras la tili', | Da steht ein Lindenbaum | |
En kies ombro dolĉe | Ich träumt in seinem Schatten | |
Revadis ofte mi. | So manchen süßen Traum | |
En ĝia ŝel' tranĉite | Ich schnitt in seine Rinde | |
Vidiĝas ama dir', | so manches liebes Wort | |
Kaj daŭre min altiras | Es zog in Freud und Leide | |
Al ĝi la korsopir'. | Zu ihm mich immer fort | |
Hodiaŭ, ĉe noktmezo | Ich mußt auch heute wandern | |
Mi pasis ĝin, migrul', | Vorbei in tiefer Nacht | |
Ho! Spite la malhelo | Da hab ich noch im Dunkel | |
Fermiĝis la okul'. | Die Augen zugemacht | |
Sed ĝiaj bonaj branĉoj | Und seine Zweige rauschten | |
Alvokis ŝajne min: | Als riefen sie mir zu: | |
"Alvenu, ho junulo, | "Komm her zu mir, Geselle | |
Ni repacigos vin!" | Hier findst du deine Ruh." | |
Alblovis vent' malvarme | Die kalten Winde bliesen | |
Kun granda energi', | Mir grad ins Angesicht | |
Ĉapelon ĝi fortiris, | Der Hut flog mir vom Kopfe | |
sed ne turniĝis mi. | Ich wendete mich nicht | |
Kaj nun, post kelka mejlo | Nun bin ich manche Stunde | |
De interspaco, ho! | Entfernt von diesem Ort | |
Ankoraŭ bruas l'arbo. | Und immer hör ich's rauschen: | |
"Ĉe mi paciĝu do!" | "Du fändest Ruhe dort." | |
Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum" de Wilhelm Müller (*1794-10-07 - †1827-10-01) en Esperanton de Ludwig Emil Meier (*1847-02-16 - †1919) en 1907. Tio estas la origina tradukversio de L. E. MEIER. Ĝi troviĝas en la kantlibreto "Esperantista Kantaro", kiun eldonis HANS TH. HOFFMANN en 1907 en sia eldonejo en Berlino, Steglitzer Str. 44. Tiu ĉi esperantigo troviĝas ankaŭ en http://kantaro.ikso.net/la_tilio. Vidu ankaŭ: http://194.95.59.225/index.php?id=3623. | Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas Wilhelm Müller (*1794-10-07 - †1827-10-01), publikigita 1822. Mi trovis tiun originan version en la TTT sub http://ingeb.org/Lieder/AmBrunne.html |