Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joachim Gießner Ĉe put' antaŭ pordego Esperanto 2001-11 Arg-165-83 2003-12-28 22:58 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) Ĉe puto antaŭ l'urbo Esperanto Arg-164-83 2003-11-09 21:14 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Emil Meier La tilio Esperanto 1907 Arg-166-83 2014-05-31 14:26 Manfred nur tiun aldonu
Wilhelm Müller * Der Lindenbaum Germana 1822 Arg-163-83 2003-12-28 22:57 Manfred nur tiun aldonu

Wilhelm Müller,
Ĉe put' antaŭ pordego

 

Wilhelm Müller,
Ĉe puto antaŭ l'urbo

 
tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj)
 
Ĉe put' antaŭ pordego   Ĉe puto antaŭ l' urbo
jen staras la tili'.   jen staras la tili',
En ĝia ombro dolĉe   en kies ombro dolĉe
ja ofte revis mi.   revadis ofte mi.
Mi tranĉis karajn vortojn   Mi tranĉis en la ŝelon
en ĝia kruda ŝel'.   amsignojn pro memor';
En ĝojo kaj doloro   sopir' min tien logis
ĝi restis mia cel'.   en ĝojo kaj dolor'.
 
Mi devis pretermigri   En lasta nokto pasis
dum nokta obskurec'.   mi preter la tili',
Mi fermis la okulojn   sed malgraŭ la malhelo
en nigra malhelec'.   okulojn fermis mi.
Kaj kvazaŭ min vokante   Jen ĝiaj branĉoj muĝis
la branĉoj muĝas jen:   kaj ŝajnis logi min:
"Ĉi tien vi nur venu   "Restadu, ho migrulo,
kun via korĉagren'."   ni trankviligos vin!"
 
Malvarma vento blovis   La vento kontraŭblovis,
dolore kontraŭ mi.   ĉapelon ŝiris for.
De l' kap' ĉapel' forflugis,   Sed pelis min antaŭen
ne turnis mi al ĝi.   turmentoj de la kor'.
Nun malproksima estas   Se plue mi vagadus
mi for de la tili',   eĉ ĝis la monda fin',
sed vokas ĝi: "Nur venu,   la branĉoj ĉiam logus:
trankvilon trovos vi!"   "Ni trankviligos vin!"
 
Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum"
de Wilhelm Müller (*1794-10-07 -
†1827-10-01) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25) en 2001-11.

Tiu ĉi traduko troviĝas en la kantlibro
"Mia kantaro I", kiun eldonis JOSEF SCHIFFER
(Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio) en 2001.
  Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum"
de Wilhelm Müller (*1794-10-07 -
†1827-10-01) en Esperanton de Ludwig
Emil Meier (kaj aliuloj).

Tiu ĉi traduko troviĝas en la germana
Esperanto-lernolibro "Post la kurso" de
WILHELM kaj HANS WINGEN, sur paĝo 68.
Sube estas indikite tie: "Laŭ L. E. Meier
k. a.". El tio oni povas konkludi, ke ĝi
ne estas la origina tradukversio de L. E.
MEIER kaj ke ĝi estas iom ŝanĝita de
aliuloj, eble de la fratoj WINGEN mem.