Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joachim Gießner Ĉe put' antaŭ pordego Esperanto 2001-11 Arg-165-83 2003-12-28 22:58 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) Ĉe puto antaŭ l'urbo Esperanto Arg-164-83 2003-11-09 21:14 Manfred nur tiun aldonu
Wilhelm Müller * Der Lindenbaum Germana 1822 Arg-163-83 2003-12-28 22:57 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Emil Meier La tilio Esperanto 1907 Arg-166-83 2014-05-31 14:26 Manfred nur tiun forigu

Wilhelm Müller,
La tilio

 

Wilhelm Müller,
Ĉe put' antaŭ pordego

 
tradukita de Ludwig Emil Meier   tradukita de Joachim Gießner
 
Ĉe l'puto antaŭ l'urbo   Ĉe put' antaŭ pordego
Jen staras la tili',   jen staras la tili'.
En kies ombro dolĉe   En ĝia ombro dolĉe
Revadis ofte mi.   ja ofte revis mi.
En ĝia ŝel' tranĉite   Mi tranĉis karajn vortojn
Vidiĝas ama dir',   en ĝia kruda ŝel'.
Kaj daŭre min altiras   En ĝojo kaj doloro
Al ĝi la korsopir'.   ĝi restis mia cel'.
 
Hodiaŭ, ĉe noktmezo   Mi devis pretermigri
Mi pasis ĝin, migrul',   dum nokta obskurec'.
Ho! Spite la malhelo   Mi fermis la okulojn
Fermiĝis la okul'.   en nigra malhelec'.
Sed ĝiaj bonaj branĉoj   Kaj kvazaŭ min vokante
Alvokis ŝajne min:   la branĉoj muĝas jen:
"Alvenu, ho junulo,   "Ĉi tien vi nur venu
Ni repacigos vin!"   kun via korĉagren'."
 
Alblovis vent' malvarme   Malvarma vento blovis
Kun granda energi',   dolore kontraŭ mi.
Ĉapelon ĝi fortiris,   De l' kap' ĉapel' forflugis,
sed ne turniĝis mi.   ne turnis mi al ĝi.
Kaj nun, post kelka mejlo   Nun malproksima estas
De interspaco, ho!   mi for de la tili',
Ankoraŭ bruas l'arbo.   sed vokas ĝi: "Nur venu,
"Ĉe mi paciĝu do!"   trankvilon trovos vi!"
 
Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum"
de Wilhelm Müller (*1794-10-07 -
†1827-10-01) en Esperanton de Ludwig
Emil Meier (*1847-02-16 - †1919)
en 1907.

Tio estas la origina tradukversio de L.
E. MEIER. Ĝi troviĝas en la kantlibreto
"Esperantista Kantaro", kiun eldonis HANS
TH. HOFFMANN en 1907 en sia eldonejo en
Berlino, Steglitzer Str. 44. Tiu ĉi
esperantigo troviĝas ankaŭ en
http://kantaro.ikso.net/la_tilio.
Vidu ankaŭ: http://194.95.59.225/index.php?id=3623.
  Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum"
de Wilhelm Müller (*1794-10-07 -
†1827-10-01) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25) en 2001-11.

Tiu ĉi traduko troviĝas en la kantlibro
"Mia kantaro I", kiun eldonis JOSEF SCHIFFER
(Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio) en 2001.