Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joachim Gießner Ĉe put' antaŭ pordego Esperanto 2001-11 Arg-165-83 2003-12-28 22:58 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) Ĉe puto antaŭ l'urbo Esperanto Arg-164-83 2003-11-09 21:14 Manfred nur tiun aldonu
Wilhelm Müller * Der Lindenbaum Germana 1822 Arg-163-83 2003-12-28 22:57 Manfred nur tiun aldonu
Ludwig Emil Meier La tilio Esperanto 1907 Arg-166-83 2014-05-31 14:26 Manfred nur tiun forigu

Wilhelm Müller,
Ĉe put' antaŭ pordego

 

Wilhelm Müller,
La tilio

 
tradukita de Joachim Gießner   tradukita de Ludwig Emil Meier
 
Ĉe put' antaŭ pordego   Ĉe l'puto antaŭ l'urbo
jen staras la tili'.   Jen staras la tili',
En ĝia ombro dolĉe   En kies ombro dolĉe
ja ofte revis mi.   Revadis ofte mi.
Mi tranĉis karajn vortojn   En ĝia ŝel' tranĉite
en ĝia kruda ŝel'.   Vidiĝas ama dir',
En ĝojo kaj doloro   Kaj daŭre min altiras
ĝi restis mia cel'.   Al ĝi la korsopir'.
 
Mi devis pretermigri   Hodiaŭ, ĉe noktmezo
dum nokta obskurec'.   Mi pasis ĝin, migrul',
Mi fermis la okulojn   Ho! Spite la malhelo
en nigra malhelec'.   Fermiĝis la okul'.
Kaj kvazaŭ min vokante   Sed ĝiaj bonaj branĉoj
la branĉoj muĝas jen:   Alvokis ŝajne min:
"Ĉi tien vi nur venu   "Alvenu, ho junulo,
kun via korĉagren'."   Ni repacigos vin!"
 
Malvarma vento blovis   Alblovis vent' malvarme
dolore kontraŭ mi.   Kun granda energi',
De l' kap' ĉapel' forflugis,   Ĉapelon ĝi fortiris,
ne turnis mi al ĝi.   sed ne turniĝis mi.
Nun malproksima estas   Kaj nun, post kelka mejlo
mi for de la tili',   De interspaco, ho!
sed vokas ĝi: "Nur venu,   Ankoraŭ bruas l'arbo.
trankvilon trovos vi!"   "Ĉe mi paciĝu do!"
 
Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum"
de Wilhelm Müller (*1794-10-07 -
†1827-10-01) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25) en 2001-11.

Tiu ĉi traduko troviĝas en la kantlibro
"Mia kantaro I", kiun eldonis JOSEF SCHIFFER
(Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio) en 2001.
  Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum"
de Wilhelm Müller (*1794-10-07 -
†1827-10-01) en Esperanton de Ludwig
Emil Meier (*1847-02-16 - †1919)
en 1907.

Tio estas la origina tradukversio de L.
E. MEIER. Ĝi troviĝas en la kantlibreto
"Esperantista Kantaro", kiun eldonis HANS
TH. HOFFMANN en 1907 en sia eldonejo en
Berlino, Steglitzer Str. 44. Tiu ĉi
esperantigo troviĝas ankaŭ en
http://kantaro.ikso.net/la_tilio.
Vidu ankaŭ: http://194.95.59.225/index.php?id=3623.