Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joachim Gießner Ĉe put' antaŭ pordego Esperanto 2001-11 Arg-165-83 2003-12-28 22:58 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Emil Meier (kaj aliuloj) Ĉe puto antaŭ l'urbo Esperanto Arg-164-83 2003-11-09 21:14 Manfred nur tiun aldonu
Wilhelm Müller * Der Lindenbaum Germana 1822 Arg-163-83 2003-12-28 22:57 Manfred nur tiun forigu
Ludwig Emil Meier La tilio Esperanto 1907 Arg-166-83 2014-05-31 14:26 Manfred nur tiun aldonu

Wilhelm Müller,
Ĉe put' antaŭ pordego

 

Wilhelm Müller,
Der Lindenbaum

 
tradukita de Joachim Gießner    
 
Ĉe put' antaŭ pordego   Am Brunnen vor dem Tore
jen staras la tili'.   Da steht ein Lindenbaum
En ĝia ombro dolĉe   Ich träumt in seinem Schatten
ja ofte revis mi.   So manchen süßen Traum
Mi tranĉis karajn vortojn   Ich schnitt in seine Rinde
en ĝia kruda ŝel'.   so manches liebes Wort
En ĝojo kaj doloro   Es zog in Freud und Leide
ĝi restis mia cel'.   Zu ihm mich immer fort
 
Mi devis pretermigri   Ich mußt auch heute wandern
dum nokta obskurec'.   Vorbei in tiefer Nacht
Mi fermis la okulojn   Da hab ich noch im Dunkel
en nigra malhelec'.   Die Augen zugemacht
Kaj kvazaŭ min vokante   Und seine Zweige rauschten
la branĉoj muĝas jen:   Als riefen sie mir zu:
"Ĉi tien vi nur venu   "Komm her zu mir, Geselle
kun via korĉagren'."   Hier findst du deine Ruh."
 
Malvarma vento blovis   Die kalten Winde bliesen
dolore kontraŭ mi.   Mir grad ins Angesicht
De l' kap' ĉapel' forflugis,   Der Hut flog mir vom Kopfe
ne turnis mi al ĝi.   Ich wendete mich nicht
Nun malproksima estas   Nun bin ich manche Stunde
mi for de la tili',   Entfernt von diesem Ort
sed vokas ĝi: "Nur venu,   Und immer hör ich's rauschen:
trankvilon trovos vi!"   "Du fändest Ruhe dort."
 
Traduko de la Germana poemo "Der Lindenbaum"
de Wilhelm Müller (*1794-10-07 -
†1827-10-01) en Esperanton de
Joachim Gießner (*1913-12-23 -
†2003-11-25) en 2001-11.

Tiu ĉi traduko troviĝas en la kantlibro
"Mia kantaro I", kiun eldonis JOSEF SCHIFFER
(Wilstorfstr. 58, D-78050 Villingen-Schwenningen,
Germanio) en 2001.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Wilhelm Müller (*1794-10-07 -
†1827-10-01), publikigita 1822.

Mi trovis tiun originan version en la TTT
sub http://ingeb.org/Lieder/AmBrunne.html