Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 55 Neĝero, blankero Esperanto Arg-1666-829 | MR-501-01 2013-02-16 22:50 Manfred nur tiun forigu
Hedwig Haberkern * Schneeflöckchen, Weißröckchen Germana Arg-1665-829 2013-02-16 22:38 Manfred nur tiun aldonu

Hedwig Haberkern,
Neĝero, blankero

 
tradukita de N. N. 55
 
Neĝero, blankero,
Ekneĝas vi nun.
Vi loĝas en nubo,
malproksima kiel lun’.
 
Sidiĝu al fenestro,
beleta vi, stel’.
Florfoliojn vi pentras ;
kiel brilas via hel’ !
 
La florojn vi kovras
per blanka kovril’,
ke ili ripozu
jen en la trankvil’.
 
Neĝero, blankero,
venu valen al ni,
por formi neĝviron,
ĵeti pilkon al vi.
 
Traduko de la Germana poemo "Schneeflöckchen,
Weißröckchen" de Hedwig Haberkern en
Esperanton de N. N. 55.

Tradukita de nekonatulo. Tiu ĉi esperantigo
troviĝas en la kantlibreto „Ni kantas“,
eldonita en 1980 de la Centra Laborrondo
Esperanto de Kulturligo de GDR, redaktita
de Ludwig Schödl (31.10.1909 – 20.02.1997).
Pri Ludwig Schödl vidu la vikipedian
retejon: http://eo.wikipedia.org/wiki/Ludwig_Schödl

Tradukon de la tria strofo „Schneeflöckchen,
du deckst uns .. .“, kiu mankas en „Ni
kantas“ faris mi, Manfred Retzlaff.