Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Jam dormas la floretoj Esperanto 1978-01 Arg-1664-828 2013-02-15 23:17 Manfred nur tiun forigu
Anton Wilhelm von Zuccalmaglio * Die Blümelein, sie schlafen Germana Arg-1663-828 2015-04-01 17:45 Manfred nur tiun forigu

Anton Wilhelm von Zuccalmaglio,
Jam dormas la floretoj

 

Anton Wilhelm von Zuccalmaglio,
Die Blümelein, sie schlafen

 
tradukita de Manfred Retzlaff    
 
1. Jam dormas la floretoj   1. Die Blümelein, sie schlafen
jen en la luna bril',   schon längst im Mondenschein,
moviĝas la kapetoj   sie nicken mit den Köpfchen
samkiel la lulil'.   auf ihren Stengelein.
Sonĝante pri printempa sun'   Es rüttelt sich der Blütenbaum,
la arbo dormas nun.   er säuselt wie ein Traum;
Dormu, dormu!   schlafe, schlafe,
Dormu, mia infanet!   schlaf du, mein Kindelein.
 
2. Kantadis la birdetoj,   2. Die Vögelein, sie sangen
dum lumis hela sun',   so süß im Sonnenschein,
kuŝante en nestetoj   sie sind zur Ruh gegangen
ekdormas ili nun.   in ihre Nestelein.
Silentas tuta la natur',   Das Heimchen in dem Ährengrund
la grilo ĉirpas nur.   es tut allein sich kund.
Dormu, dormu!   Schlafe, schlafe,
Dormu, mia infanet!   schlaf du, mein Kindelein.
 
3. Jen tra la fenestreto   3. Sandmännchen kommt geschlichen
rigardas sablulet',   und guckt durchs Fensterlein,
ĉu ie en dometo   ob irgend noch ein Kindchen
ne dormas infanet'.   nicht mag zu Bette sein.
En la okulojn de ĝi   Und wo er nur ein Kindlein fand,
enmetas sablon li.   streut er ins Aug ihm Sand.
Dormu, dormu!   Schlafe, schlafe,
Dormu, mia infanet!   schlaf du, mein Kindelein.
 
4. Foriru, sabluleto!   4. Sandmännchen, aus dem Zimmer!
Ja dormas karulet',   Es schläft mein Herzchen fein.
nun ĝia okuleto   Es ist gar fest verschlossen
fermiĝis pro dormet'.   schon sein Guckäugelein.
Je l' nova tago ree ĝi   Es leuchtet morgen mir Willkomm,
rigardos ek al mi.   das Äugelein so fromm.
Dormu, dormu!   Schlafe, schlafe,
Dormu, mia infanet!   schlaf du, mein Kindelein.
 
5. Nun dormas la infano  
kaj sonĝas bele ĝi,    
estante en la mano    
de l' ĉiopova Di'.    
Infanoj ĉiuj dormas nun,    
ĝis levos sin la sun'.    
Dormu, dormu!    
Dormu, mia infanet!    
 
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Anton Wilhelm von Zuccalmaglio (*1803-04-12
- †1869-03-23).

Siehe auch:
http://www.lieder-archiv.de/die_blu
melein_sie_schlafen-notenblatt_300709.html
.
Tie estas indikitaj la muzik-notoj de la
melodio.
Pri la verkinto vidu la vikipediejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Anton_Wilhelm_von_Zuccalmaglio.
Vidu ankaŭ:
http://www.mamas-truhe.de/lieder/die-blumelein-sie-schlafen.html
kaj
http://de.wikisource.org/wiki/ADB:Z
ccalmaglio,_Anton_Wilhelm_Florentin_von
.

Vidu ankaŭ:
http://books.google.de/books?id=L0d
AAAAcAAJ&printsec=frontcover&hl=de&sourc
=gbs_ge_summary_r&cad=0#v=onepage&q&f=false
.
Traduko de la Germana poemo "Die Blümelein,
sie schlafen" de Anton Wilhelm von
Zuccalmaglio (*1803-04-12 - †1869-03-23)
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) en 1978-01.

Mi, Manfred Retzlaff, aldonis kvinan
strofon, kiun oni eble povas kanti kiel
lastan strofon, anstataŭ la kvara.
La melodio estas aŭdebla en
http://www.youtube.com/watch?v=w9DIHx6isdU.