Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Anton Wilhelm von Zuccalmaglio * Die Blümelein, sie schlafen Germana Arg-1663-828 2015-04-01 17:45 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Jam dormas la floretoj Esperanto 1978-01 Arg-1664-828 2013-02-15 23:17 Manfred nur tiun forigu

Anton Wilhelm von Zuccalmaglio,
Jam dormas la floretoj

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
1. Jam dormas la floretoj
jen en la luna bril',
moviĝas la kapetoj
samkiel la lulil'.
Sonĝante pri printempa sun'
la arbo dormas nun.
Dormu, dormu!
Dormu, mia infanet!
 
2. Kantadis la birdetoj,
dum lumis hela sun',
kuŝante en nestetoj
ekdormas ili nun.
Silentas tuta la natur',
la grilo ĉirpas nur.
Dormu, dormu!
Dormu, mia infanet!
 
3. Jen tra la fenestreto
rigardas sablulet',
ĉu ie en dometo
ne dormas infanet'.
En la okulojn de ĝi
enmetas sablon li.
Dormu, dormu!
Dormu, mia infanet!
 
4. Foriru, sabluleto!
Ja dormas karulet',
nun ĝia okuleto
fermiĝis pro dormet'.
Je l' nova tago ree ĝi
rigardos ek al mi.
Dormu, dormu!
Dormu, mia infanet!
 
5. Nun dormas la infano
kaj sonĝas bele ĝi,
estante en la mano
de l' ĉiopova Di'.
Infanoj ĉiuj dormas nun,
ĝis levos sin la sun'.
Dormu, dormu!
Dormu, mia infanet!
 
Traduko de la Germana poemo "Die Blümelein,
sie schlafen" de Anton Wilhelm von
Zuccalmaglio (*1803-04-12 - †1869-03-23)
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) en 1978-01.

Mi, Manfred Retzlaff, aldonis kvinan
strofon, kiun oni eble povas kanti kiel
lastan strofon, anstataŭ la kvara.
La melodio estas aŭdebla en
http://www.youtube.com/watch?v=w9DIHx6isdU.