Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Ho, kie estas vi, Sinjor' Esperanto 2004-12-06 Arg-1662-827 | MR-500-01 2013-02-15 18:32 Manfred nur tiun forigu
Lothar Zenetti * Wo bist du, Gott [-] Germana Arg-1661-827 2013-02-15 18:20 Manfred nur tiun aldonu

Lothar Zenetti,
Ho, kie estas vi, Sinjor'

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Ho, kie estas vi, Sinjor’,
al kiu ni preĝadas ?
Proksima estas vi kaj for,
vi ne ekkoniĝadas.
 
Ni serĉas vian bildon, Di’,
ja estas ni blinduloj,
nepovas ie trovi vin,
ne vidas vin okuloj.
 
En la motor-bruad’ ni vin
ne povas aŭdi ie,
vi grace iluminu nin,
perdiĝas ni alie.
 
Malplena estas la ĉiel’,
armiloj estas ĉie,
ne estas ie plu anĝel’,
ne regas paco ie.
 
Paŝtistoj jenaj nun al ni
ne estas plu konataj.
La Di-infanon montru vi,
ke estu ni savataj.
 
Traduko de la Germana poemo "Wo bist du,
Gott" de Lothar Zenetti (*1926-02-06) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2004-12-06.

Pri la poeto vidu la vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org /wiki/Lothar_Zenetti.