Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Collberg, Sven Varulven Sveda Arg-1654-825 2013-02-13 17:00 Manfred nur tiun aldonu
Eiseneck, Hans El Hechicero hispana Arg-1656-825 2013-02-13 18:46 Manfred nur tiun aldonu
Gross, Alexander The Werewolf Angla Arg-1657-825 2013-02-13 18:39 Manfred nur tiun aldonu
Knight, Max The Banshee (An Approach) Angla Arg-1660-825 2013-02-13 22:36 Manfred nur tiun aldonu
Morgenstern, Christian * Der Werwolf Germana Arg-1652-825 2013-02-11 18:44 Manfred nur tiun aldonu
Platteau, R. Le loup-garou Franca Arg-1655-825 2013-02-13 21:56 Manfred nur tiun aldonu
Wennergren, Bertilo La lupfantomo Esperanto Arg-1653-825 2013-02-14 23:29 Manfred nur tiun forigu

Christian Morgenstern,
La lupfantomo

 
tradukita de Bertilo Wennergren
 
Jen lupfantom’ de famili’
meznokte iam kuris for
al tombo de la profesor’.
kaj petis pri konjugaci’.
 
Do diktis tiu dokta ul’
starante sur la kructabul’
dum lup’ senmova kiel splinto
atentis vortojn de l’ mortinto.
 
De “lupfantomo”, simpla rekta,
tra “lupfintomo”, plej perfekta,
plu “lupfontomo”, iom rara,
ĝis “lupfuntomo”, ho, koŝmara.
 
Ĉi participoj plaĉis multe
al la fantomo, kaj rezulte
ĝi petis: “Legu plu el PIV-o
pri participoj en pasivo.”
 
La viro ĉagreniĝis tamen:
“Jam fermis mi per fin’ kaj amen,
ĉar netransiraj bestoj feblas
kaj la pasiv’ neniam eblas.”
 
Sed lupfantomo pri transiro
ja spertas pli ol eĉ vampiro.
La lup’ revenis larmokula
al sia famili’ ulula.
 
Traduko de la Germana poemo "Der Werwolf"
de Christian Morgenstern (Kristiano
Matenstelo, *1871-05-06 - †1914-03-31)
en Esperanton de Bertilo Wennergren.

Vidu la retejon
http://bertilow.com/literaturo/lupfantomo.html.