Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Christian Morgenstern * Der Werwolf Germana Arg-1652-825 2013-02-11 18:44 Manfred nur tiun forigu
Sven Collberg Varulven Sveda Arg-1654-825 2013-02-13 17:00 Manfred nur tiun aldonu
Alexander Gross The Werewolf Angla Arg-1657-825 2013-02-13 18:39 Manfred nur tiun aldonu
Hans Eiseneck El Hechicero hispana Arg-1656-825 2013-02-13 18:46 Manfred nur tiun aldonu
R. Platteau Le loup-garou Franca Arg-1655-825 2013-02-13 21:56 Manfred nur tiun aldonu
Max Knight The Banshee (An Approach) Angla Arg-1660-825 2013-02-13 22:36 Manfred nur tiun aldonu
Bertilo Wennergren La lupfantomo Esperanto Arg-1653-825 2013-02-14 23:29 Manfred nur tiun forigu

Christian Morgenstern,
Der Werwolf

 

Christian Morgenstern,
La lupfantomo

 
    tradukita de Bertilo Wennergren
 
Ein Werwolf eines Nachts entwich   Jen lupfantom’ de famili’
von Weib und Kind und sich begab   meznokte iam kuris for
an eines Dorfschullehrers Grab   al tombo de la profesor’.
und bat ihn: „Bitte, beuge mich!“   kaj petis pri konjugaci’.
 
Der Dorfschulmeister stieg hinauf   Do diktis tiu dokta ul’
auf seines Blechschilds Messingknauf   starante sur la kructabul’
und sprach zum Wolf, der seine Pfoten   dum lup’ senmova kiel splinto
geduldig kreuzte vor dem Toten:   atentis vortojn de l’ mortinto.
 
„Der Werwolf“ – sprach der gute Mann,   De “lupfantomo”, simpla rekta,
„des Werwolfs, Genitiv sodann,   tra “lupfintomo”, plej perfekta,
dem Werwolf, Dativ, wie man’s nennt,   plu “lupfontomo”, iom rara,
den Werwolf, - damit hat’s ein End!“   ĝis “lupfuntomo”, ho, koŝmara.
 
Dem Werwolf schmeichelten die Fälle   Ĉi participoj plaĉis multe
er rollte seine Augenbälle.   al la fantomo, kaj rezulte
„Indessen“, bat er, „füge doch   ĝi petis: “Legu plu el PIV-o
zur Einzahl auch die Mehrzahl noch!“   pri participoj en pasivo.”
 
Der Dorfschullehrer aber musste   La viro ĉagreniĝis tamen:
gestehn, dass er von ihr nichts wusste.   “Jam fermis mi per fin’ kaj amen,
Zwar Wölfe gab’s in großer Schar,   ĉar netransiraj bestoj feblas
doch „Wer“ gab’s nur im Sinular.   kaj la pasiv’ neniam eblas.”
 
Der Wolf erhob sich tränenblind –   Sed lupfantomo pri transiro
er hatte ja doch Weib und Kind!   ja spertas pli ol eĉ vampiro.
Doch da er keine Gelehrter eben,   La lup’ revenis larmokula
so schied er dankend und ergeben.   al sia famili’ ulula.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Christian Morgenstern (Kristiano Matenstelo,
*1871-05-06 - †1914-03-31).

 
  Traduko de la Germana poemo "Der Werwolf"
de Christian Morgenstern (Kristiano
Matenstelo, *1871-05-06 - †1914-03-31)
en Esperanton de Bertilo Wennergren.

Vidu la retejon
http://bertilow.com/literaturo/lupfantomo.html.