Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
N. N. 56 Deziro Esperanto Arg-1645-820 2013-02-06 15:02 Manfred nur tiun forigu
Johann Friedrich Hahn * Wunsch Germana Arg-1644-820 2013-02-06 12:22 Manfred nur tiun aldonu

Johann Friedrich Hahn,
Deziro

 
tradukita de N. N. 56
 
Dum promeno
Je mateno
Ĝojis mia koro:
Mute, el ĝardeno
Min salutis floro.
 
Do, mi restis,
Ĉar mi estis
Plena je admiro.
Tamen tuj ekestis
En la kor’ deziro.
 
Flor’ beleta,
Ĝojopreta
Kreitaĵo Dia,
Jen dezir’ sekreta :
Floro, estu mia!
 
Traduko de la Germana poemo "Wunsch" de
Johann Friedrich Hahn (*1753-12-28 -
†1779-05-30) en Esperanton de N.
N. 56.

Tiu ĉi poemo aperis - laŭ informo de la
dana s-ano Lars Kromann - en la jaro 1948
en la Esperanta revuo Heroldo. S-ano
Kromann ne estis tute certa, ĉu la verkinto
de la originalo vere estis la germana
poeto Johann Friedrich Hahn, kiu vivis de
1753 ĝis 1779.