Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Johann Wolfgang von Goethe * Osterspaziergang Germana Arg-1642-819 | MR-483-01 2013-02-05 10:24 Manfred nur tiun aldonu
Georg Schmidt Paska promeno Esperanto Arg-1643-819 2013-02-05 10:42 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
Paska promeno

 
tradukita de Georg Schmidt
 
Glaciolibere riveroj nun estas
per printempa viviga ĉarm-atmosfer':
en valo verdiĝas feliĉo-esper';
vintro retiris sin kaj kaŝrestas
malforte en kruda monto-aer'.
De tie ĝi sendas, fuĝante, per
la vent' senpotence grajnforman glacion
en strioj al verdiĝanta ter';
sed sun' ne toleras blankan ion.
Ĉie ekmovo por streĉi, formigi,
ĉion volas koloroj vivigi;
Floroj en kamp' ne jam montras sin,
belvesta homar' anstataŭas ilin.
Turnu vin, por de sur ĉi tiu altaĵo
revidi al la urba tutaĵo.
El pordo malhela, mur-elbora.
penetras amaso multkolora.
Ĉiujn ĝojigas la suna or':
Ili festas viviĝon de l' Sinjor',
ili mem ja viviĝis el penoj,
el malaltaj domoj, loĝejoj malbonaj,
el metiaj kaj oficaj katenoj,
el prem' de tegmentoj altfrontonaj,
el premega malvasto de la stratetoj,
el honorinda nokt' de l' preĝejo
ĉiuj troviĝas en plenlumejo.
Kiel rapide tra ĝardenetoj
kaj kamp' la homaro sin dividas.
kaj sur river', en longo kaj larĝo.
multajn gajajn boatojn vi vidas;
la lasta ŝipo, sub troa ŝarĝo
dronante preskaŭ, nun glitas for.
El monta eĉ krutvoja mallarĝo
briletas belvesta multkolor'.
Jam bruas homa multparolo,
jen estas ĉielo por popolo,
kontenton resonas ĝojega kri':
Tie ĉi hom' povas esti mi!
 
Traduko de la Germana poemo "Osterspaziergang"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Georg Schmidt.

La traduko troviĝas en la revuo „Heroldo
de Esperanto“, n-ro 13 (770), dekkvina
jarkolekto, eldonaĵo de l’ 1-a de aprilo
1934. [Redaktoroj: Teo Jung kaj Joseph
Ferdinand Berger]. Mi, Manfred Retzlaff,
kopiis tiun ĉi tradukon el la retejo
http://www.literaturo.dk/novaj.htm,
kiun verkis s-ro Lars Kromann, Danio.