Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Adelbert von Chamisso * Tragische Geschichte Germana Arg-1640-818 2013-02-04 23:07 Manfred nur tiun aldonu
N. N. 53 Tragika historio Esperanto Arg-1641-818 2013-02-04 23:06 Manfred nur tiun forigu

Adelbert von Chamisso,
Tragika historio

 
tradukita de N. N. 53
 
Malfeliĉulon kolerigis,
ke oni liajn harojn ligis
en plekto post la kapo.
 
L' aferon volis tuj korekti,
sed li neeblis ĝin displekti:
- ĝi restis post la kapo.
 
Li tial turnas nun rapide,
kaj provas preni ĝin avide;
- ĝi restas post la kapo.
 
Tuj tamen turnas duan fojon;
- la plekto sekvas saman vojon:
- ĝi restas post la kapo.
 
Li tiam ŝanĝas la direkton,
sed vane ĉasas sian plekton,
- ĝi restas post la kapo.
 
Turnkruce nun li turnas tiel,
sed li ekkaptas ĝin neniel:
- ĝi restas post la kapo.
 
Li turnas nun kaj turnos ĉiam,
dirante: "eble helpos iam!"
- ĝi restas post la kapo.
 
Traduko de la Germana poemo "Tragische
Geschichte" de Adelbert von Chamisso
(*1781-01-30 - †1838-08-21) en
Esperanton de N. N. 53 (Alceste).

Esperantigis laŭ la origina germanalingva
teksto: iu nekonata esperantisto, kies
pseŭdonimo estis Alceste, ĉirkaŭ la
jaro 1906. Vidu la retejon
http://www.literaturo.dk/tragika.htm.