Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Joh.. H: Petersen * Lingvo internaci' Esperanto Arg-1630-813 2013-02-03 10:31 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Lingvo internacia Esperanto 2008-11-17 Arg-1631-813 | MR-472-1 2013-02-03 10:37 Manfred nur tiun forigu

Joh.. H: Petersen,
Lingvo internacia

 

Joh.. H: Petersen,
Lingvo internaci'

 
tradukita de Manfred Retzlaff    
 
Ho kara lingvo ci!   Lingvo internaci’,
Laŭdas vin laŭte ni   ĝin laŭdas laŭte ni
Per vort’ kaj kant’.   per vort’ kaj kant’.
Interkomprenon ci   Komprenon semas vi,
Semas ja inter ni,   lingvo internaci’.
Ponton konstruas ci   Ponton konstruas vi
De land’ al land’.   de land’ al land’.
 
Ho kara lingvo ci,   Lingvo internaci’,
Estos fidelaj ni,   Fidelaj estos ni
kiel fratar’.   al vi etern’.
Vi ja kunligas nin,   Frataron kreas vi
Kore ni amas cin.   lingvo internaci’.
Pacon instruu ci   Pacemajn pensojn vi
Al la homar’!   homaron lern’.
 
Ho kara lingvo ci,   Lingvo internaci’,
Donas promeson ni   promeson donas ni
Kun sankta ĵur’.   kun sankta ĵur’.
La vojon iru ni,   Vojon nin montras vi
Kiun elmontras ĝi   lingvo internaci’.
En korojn metu ci   En korojn metu vi
Senton de pur’.   la senton pur’.
 
Ho kara lingvo, ja   Lingvo internaci’,
Regu eterne la   nun venku ĉiam ni
Pac’ en la mond’!   venku en mond’.
Kredu ni ĉiuj ĝin:   Fortigu kredon vi
Venkos ni je la fin’.   lingvo internaci’.
Donu esperon ci   Donu esperon vi
Al frata rond’!   al frata rond’.
 
Traduko de la Esperanta poemo "Lingvo
internaci'" de Joh.. H: Petersen en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 2008-11-17.

Mi, Manfred Retzlaff, aliverkis la tekston
en 2005-11-15; ĉar mi pensis, ke la
adjektivan finaĵon "-a" en la vorto
"internacia" oni ne rajtas elizii.
  Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Joh.. H: Petersen.

La poemo aperis iam en dana Esperanto-periodaĵo.
Estas indikite tie, ke ĝi estas kantebla
laŭ la germana kanto "Heil dir im
Siegerkranz", kiu estas kantata laŭ la
melodio de la angla nacia himno "God save
the queen". La aŭtoro estis dana
esperantisto.