Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ludwig Lazarus Zamenhof Ĝoju, ĝoju ni kolegoj Esperanto Arg-159-81 2004-01-28 17:08 Manfred nur tiun forigu
Johann Christian Günther Brüder, laßt uns fröhlich sein Germana 1717 Arg-177-81 2006-02-28 12:21 mgr nur tiun aldonu
Johann Christian Günther Brüder, laßt uns lustig sein Germana 1717 Arg-160-81 2006-02-28 12:27 mgr nur tiun aldonu
Johann Friedrich Lentner Lebt, so lang die Jugend schäumt Germana 1850 Arg-178-81 2003-11-20 11:20 Manfred nur tiun aldonu
Christian Wilhelm Kindleben * Gaudeamus igitur Latina 1768 Arg-158-81 2004-01-28 17:05 Manfred nur tiun aldonu

Christian Wilhelm Kindleben,
Ĝoju, ĝoju ni kolegoj

 
tradukita de Ludwig Lazarus Zamenhof
 
1. Ĝoju, ĝoju ni kolegoj,
dum ni junaj estas!
Post plezura estanteco,
post malĝoja maljuneco
sole tero restas.
 
2. Vivo estas tre mallonga,
kuras ne tenate.
Kaj subite morto venos,
kaj rapide ĉiun prenos,
ĉiun senkompate.
 
3. Kie niaj antaŭuloj
en la mondo sidas?
Iru al la superuloj,
serĉu ilin ĉe subuloj.
Kiu ilin vidas?
 
4. Vivu la akademio
kaj la profesoroj!
Vivu longe kaj en sano
ĉiu akademiano.
Vivu sen doloroj!
 
5. Vivu ĉiuj la knabinoj,
belaj kaj hontemaj!
Vivu ankaŭ la virinoj,
amikinoj kaj mastrinoj,
bonaj, laboremaj.
 
6. Vivu, floru nia regno
kaj regnestro nia!
Kaj amikoj mecenataj,
protektantoj estimataj
de l' akademio.
 
7. Mortu, mortu malgajeco,
mortu la doloroj!
Mortu ĉiu intriganto
kaj malamon konservanto
longe en la koroj!
 
Traduko de la Latina poemo "Gaudeamus
igitur" de Christian Wilhelm Kindleben
(*1748 - †1785) en Esperanton de
Ludwig Lazarus Zamenhof (Ludoviko Lazaro
Zamenhofo, *1859-12-15 - †1917-04-14).

La teksto de tiu ĉi traduko estas prenita
el la kantlibro "Mia Kantaro I" de Josef
Schiffer, Wilstorfstr. 58, D-78050
Villingen-Schwenningen (5a plibonigita
eldono de Novembro 2001).