Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Sankta vespero Esperanto 2007-11-07 Arg-1623-809 | MR-463-1 2013-02-01 10:02 Manfred nur tiun forigu
Doris Wildgrube * Heiligabend [-] Germana Arg-1622-809 2013-02-01 10:16 Manfred nur tiun aldonu

Doris Wildgrube,
Sankta vespero

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Venas je la jaro-fino
Sankta de l’ Vesper’ trankvil’,
regas jen en ĉiuj ĉambroj
de multnombraj lumoj bril’.
 
Multaj bonaj aĵoj kuŝas
sur la dono-tabloj por
la infanoj, sed enestas
veo-sent’ en mia kor’.
 
Multaj homoj sur la Tero
havas zorgojn tiom da;
milionoj da infanoj
ne ricevas donojn ja.
 
Ho Sinjor’, finfine lasu
regi pacon sur la Ter’:
ĉar por ni nur tiam estos
vere Sankta la Vesper’.
 
Traduko de la Germana poemo "Heiligabend"
de Doris Wildgrube en Esperanton de Manfred
Retzlaff (*1938-11-04) en 2007-11-07.