Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Sur la rivero Esperanto 2007-01-27 Arg-1615-805 | MR-452-2 2013-01-31 21:04 Manfred nur tiun forigu
Wilhelm Müller * Auf dem Flusse Germana Arg-1614-805 2013-01-31 21:05 Manfred nur tiun aldonu

Wilhelm Müller,
Sur la rivero

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Tre gaje susurinta
River’ sovaĝa vi,
Kalmiĝis vi, ne diras
Adiaŭ vi al.mi.
 
Kovrite per malmola,
Rigida ŝelo en
Sablej’ malvarma kuŝas
Vi nun senmove jen.
 
Enskrapas mi la nomon
De mia karulin’,
La tagon kaj la horon
Enskribas mi sur vin:
 
La tagon, kiam ekvidis
Kaj adiaŭis mi ŝin,
Kaj ĉirkaŭ ambaŭ turnas
Rompita ringo sin.
 
Traduko de la Germana poemo "Auf dem
Flusse" de Wilhelm Müller (*1794-10-07
- †1827-10-01) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
2007-01-27.

Pri la poeto vidu la retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Wilhelm_M%C3%BCller.