Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff La gastejo Esperanto 2007-01-29 Arg-1613-804 | MR-453-1 2013-01-31 20:44 Manfred nur tiun forigu
Wilhelm Müller * Das Wirtshaus Germana Arg-1612-804 2013-01-31 20:47 Manfred nur tiun aldonu

Wilhelm Müller,
La gastejo

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Al ejo de mortintoj
Survoje venis mi.
Mi pensis, ke mi restu
En tiu loko ĉi.
 
Vi verdaj mort-koronoj,
Ĉu vi invitas min
Post la migrad’ ripozi
Nun je la tago-fin’?
 
Ĉu estas okupitaj
En tiu domo ĉi
Jam ĉiuj ĉambroj? Morte
Lacega estas mi.
 
Gastej’ malkompatema,
Ĉu min rifuzas vi?
Migrad-bastono mia
Pluiru Vi kun mi!
 
Traduko de la Germana poemo "Das Wirtshaus"
de Wilhelm Müller (*1794-10-07 -
†1827-10-01) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2007-01-29.