Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Raymond Schwartz * Pli bone .... (Naiva kanzoneto) Esperanto Arg-1608-802 2013-01-31 16:08 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Viel besser ist's .... (Ein naives Liedchen) Germana 2005-12 Arg-1609-802 | MR-446-RS-2 2013-01-31 16:09 Manfred nur tiun aldonu

Raymond Schwartz,
Pli bone .... (Naiva kanzoneto)

 
Pli bone estas teni
Birdeton en la man’
Ol dudek birdojn ... vidi
Sur supro de platan’!
 
Pli bone estas pagi
Kotizon al la grup’
Ol frankojn mil malŝpari
Kun diboĉema pup’!
 
Pli bone estas stari
En plena veturil’
Ol sidi en malplena
Stomak’ de krokodil’!
 
Pli bone estas sidi
Sur pajlo de karcer’
Ol kuŝi en la ĉerko
Du metrojn sub la ter’!
 
Pli bone estas kanti
Eĉ laŭ malĝusta ton'
Ol senrespekte ... tusi
En mezo de salon’!
 
Pli bone estas pinĉi
Knabinon en la krur’
Ol tikli episkopon
Ĉirkaŭe de tonsur’!
 
Pli bone estas senti
Kiseton sur vizaĝ’
Ol senti aŭ ricevi
Piedon sur postaĵ’!
 
Pli bone estas skribi
Insultojn per krajon’
Ol sendi komplimentojn
Per kuglo de kanon’!
 
Pli bone estas manĝi
Bifstekon kun buter’
Ol nutri sin per amo,
Promesoj kaj esper’!
 
Pli bone estas plugi
La kampojn en oaz’
Ol sarki tro obstine
En truoj de la naz’!
 
Pli bone estas kapti
Dek muŝojn de l’ plafon’
Ol kapti nazkataron
Dumnokte sur balkon’!
 
Pli bone estas diri
Stultaĵojn, kiel mi,
Ol ronki sur fotelo
De la akademi’!
 
Pli bone estas fini
Ĉi kanton antaŭ fin’
Ol aŭdi la publikon
Kriegi: „Fermu ĝin!“
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Raymond Schwartz (*1894-04-08 -
†1973-05-13).

Pri la aŭtoro vidu ankaŭ
http://kabareto.esperanto.cc/ kaj
http://eo.wikipedia.org/wiki/Raymond_Schwartz..