| export for printing: portrait (PDF) landscape (PDF) | [show all export formats] |
| author [first name] | title | language | publication | id code | last modification | view |
|---|---|---|---|---|---|---|
| Ludwig Emil Meier | Adiaŭo de studento | Esperanto | 1907 | Arg-157-80 | 2003-12-28 22:55 Manfred | only this remove |
| Gustav Schwab | * Bemooster Bursche zieh ich aus | German | 1814 | Arg-156-80 | 2003-11-03 11:21 Manfred | only this add |
Gustav Schwab, |
| translated by Ludwig Emil Meier |
| Kantebla laŭ la melodio de Albert Methfessel (1785 - 1869) |
| 1. Multjare mi studinta hom' - |
| - Adiaŭ nun, filistra dom'! - |
| Al hejm' malnova iras mi, |
| Nun mem filistro tie ĉi! |
| 2. Adiaŭ, stratoj de la urb', |
| Ne plu promenas mi en kurb', |
| Nek kantos, nek bruigos ajn, |
| Nun decas min konvena ŝajn'! |
| 3. Gastejo vi kun bier' kaj vin', |
| Vi jam ne plu gastigos min, |
| Ne logu via elpendaj', |
| Por mi ĝi estas nur vantaĵ'! |
| 4. Vi universitato, ho! |
| Tre majestece staras do. |
| Tro longe en vi, haloj ĉi |
| Dum kelkaj hor' enuis mi. |
| 5. Kaj vi, karcero sub tegment', |
| Vin mi memoras sen kontent'; |
| Malbona loko, "pereat!" |
| al vi, de ĉiuj malamat'! |
| 6. Sed vi, skermejo, vivu, ho! 1) |
| Ne vin forgesos mi, ne do! |
| Vi daŭre estu kun favor' |
| La pritraktejo de honor'! |
| 7. Nun jen, ĉe l' amatina pord' |
| Ektuŝas min en koro mord' - |
| Vin lasi, bela, ho knabin', |
| Ja, vere, tio premas min.! |
| 8. Sed for, antaŭen laŭ la voj'! |
| Malfermu vin por lasta foj' |
| Pordeg' malnova, ne tra vi |
| Revenos al la muzoj mi! |
| 9. Nu, fratoj, akompanu min |
| Nur duonvoje al destin'! |
| Pro gaja kanto flugu for |
| De l' adiaŭo la dolor'! |
| 10. En la vilaĝo gastu ni |
| En lasta bona harmoni'; |
| Por lasta kiso, lasta ĝoj', |
| Nun for - nur esta unu voj'! |
| Translation of the German poem "Bemooster Bursche zieh ich aus" by Gustav Schwab (*1792 - †1850) into Esperanto by Ludwig Emil Meier (†1919) on 1907. |
| 1) En la origina teksto de L. E. Meier estas erare presita la vorto "skrimejo" anstataŭ la ĝusta "skermejo". |