Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Nigraj veloj super la Bodeno Esperanto 2004-03-04 Arg-1601-798 | MR-423-1 2013-01-30 22:11 Manfred nur tiun forigu
Johannes R. Becher * Schwarze Segel überm Bodden Germana Arg-1600-798 2013-01-30 22:08 Manfred nur tiun aldonu

Johannes R. Becher,
Nigraj veloj super la Bodeno

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Foje iras veloj tra la land’,
foje jen boatoj sur herbejoj.
Nigraj veloj sur monteto-rand’,
kaj fluantaj estas la verdejoj.
 
Tra l’ fragmit’ en vent’ lulanta sin
Estas ili kaŝe forglitintaj,
Staras jen la nigraj veloj pintaj
Meze sur la mar’ en vent’ je l’ fin’.
 
Muelilo tie sin vidigas,
Kaj jen supreniĝas nigra vel’,
La flugilojn ĝi jam surombrigas
Sonĝe antaŭ la vesper-ĉiel’.
 
Sin forŝovas kvazaŭ forblovite
Nun la lando kaj malfermas sin
En vesper-sunbril’ la mar’ medite.
Jen nigraj veloj ĉe la vido-fin’.
 
Traduko de la Germana poemo "Schwarze
Segel überm Bodden" de Johannes R. Becher
(*1891-05-22 - †1958-10-11) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 2004-03-04.

Bodeno, germana: Bodden, estas malprofunda
akvejo disigita de la maro per insuloj
aŭ terlangoj ĉe la bordo de la Balta
Maro en Meklenburgio kaj Pomerujo. Pri la
poeto vidu la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Johannes_R._Becher.