Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo La herbejo Esperanto 2003-07-14 Arg-1594-796 | MR-404-2 2013-01-23 12:45 Manfred nur tiun forigu
Katherine Allfrey * Die Wiese [-] Germana Arg-1593-796 2013-01-23 12:59 Manfred nur tiun aldonu

Katherine Allfrey,
La herbejo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Florojn, fruktojn kaj spikojn
Pentras kamparo al si;
Viv’ kiel suka bero
Buŝe fandiĝas al mi.
 
Sonĝas vi kiel herbejo,
- Onde vi ravas min –
Vivo, kaj ĉiam en novaj
Lumoj vidigas vi vin.
 
Morgaŭ ja estos rikolto.
Nur por hodiaŭ vin vi
Lulas florstele la ĝoj’ pri
Nun’ kaj tieo ĉi.
 
Nun vi ankoraŭ ripozas
Sen la impeto de l’ kor’,
Kaj vin plenigas la pura
Paco de frukto kaj flor’.
 
Traduko de la Germana poemo "Die Wiese"
de Katherine Allfrey (geb. Paula Katharina
Forjahn, *1910-08-14 - †2001) en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2003-07-14.

Pri la poetino rigardu la retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Katherine_Allfrey.