Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Johannes R. Becher * Weihnacht [-] Germana Arg-1589-794 2013-01-22 22:26 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Kristnasko Esperanto 2002-12-02 Arg-1590-794 | MR-393-2 2013-01-22 22:14 Manfred nur tiun forigu

Johannes R. Becher,
Kristnasko

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Ekfloras nun en blanka vest’
la vintro en branĉaro.
Solece frostas birdo-nest’,
la sonorilojn la krist-fest’
sonigas tra l’ flokaro.
 
La spac’ sin klinas super ni,
kaj ankaŭ ni kliniĝas.
Jen nova stel’ ĉe la abi’.
Infan-sonĝece brilas ĝi,
elbranĉe ĝi vidiĝas.
 
Traduko de la Germana poemo "Weihnacht"
de Johannes R. Becher (*1891-05-22 -
†1958-10-11) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 2002-12-02.