Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Erich Weinert * Das Wunder vom 1. Mai 1929 Germana Arg-1586-792 2013-01-22 19:00 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo La miraklo de l' Unua de Majo 1929 Esperanto 2002-07-08 Arg-1587-792 | MR-391-1 2013-01-22 18:57 Manfred nur tiun forigu

Erich Weinert,
La miraklo de l' Unua de Majo 1929

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
La policistaro kun mort-defi’
en batal’ kun la ruĝaj krimuloj
jen staris, dum pafis tiuj ĉi
samkiel frenezuloj.
Neŝanceliĝis, staradis kun fort’
la policistaro - laŭ la raport’-,
trankvile dum la batal-kulmin’,
neniel ekcitante sin.
Sed diris tiam je la fin'
la policistestro de Berlin':
"Nun devas damen repafi ni!"
- Li parolis kun voĉo tremanta -
"Neniu el nia kompani'
alikaze ja restos vivanta!
Sed ne pafu al homoj, ĉar estas ja
timiga paf' samefika ja."
Ĝentile la polico retenis sin.
Post du-tri pafoj jam estis fin'.
Oni vere devas laŭdi ĝin,
la policistaron de Berlin'!
Jen kuŝis surstrate multe da
vunditoj kaj pafmortigitoj.
Murditaj estis tiuj de la
heroja policaj banditoj.
Ne mankis iu el la taĉment'
de la polico, sed kuŝis cent
proletoj surstrate je la fin',
dum la polico retiris sin.
Sarkasme oni nomas ĝin:
la Majan miraklor de Berlin'.
 
Traduko de la Germana poemo "Das Wunder
vom 1. Mai 1929" de Erich Weinert en
Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2002-07-08.