Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Theodor Storm * Tiefe Schatten, 3 Germana Arg-1582-790 2013-01-22 16:31 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Profundaj ombroj, 3 Esperanto 2002-04-14 Arg-1583-790 | MR-385-1 2013-01-22 16:33 Manfred nur tiun forigu

Theodor Storm,
Profundaj ombroj, 3

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Post la morto de lia unua edzino Konstanco
ekkaptis la poeton teruro antaŭ „tiu
eterna dezerta estonteco“, vidalvide de
ammalplena, senfeliĉa ekzistado, pri kiu
neniu kredo je rekuniĝo en la transo
povas konsoli. Lapide kaj dure, ne uzante
la de li alitempe preferatan kantformon,
la poeto parolas pri tiu nova sperto:
 
Samkiel jena fatamorgano de la dezerto
Petolas antaŭ mi
La penso pri senmorteco;
Kaj en la pala nebulo de l' malproksimo
Ĝi trompe montras al mi vian bildon.
 
Ege doloriga spiro de sopiro,
Sveniga espero min kaptas;
Sed mi levas min pene;
Al vi, al vi;
Ĉiu tago estas paŝo al vi.
 
Sed, rigora lumo eniĝas;
Kaj antaŭ mi ĝi etendiĝas,
Dezerte, plena da teruro kaj soleco;
Tie, fore, mi antaŭsentas la abismon;
En ĝi la nenio. –
 
Sed pluen kaj pluen
Trenas mi min
De tago al tag’,
De monat’ al monat’,
De jaro al jar’;
 
Ĝis mi finfine
Elĉerpita je l' vivo kaj sen espero
Falos suben ĉevoje
Kaj la malnova eterna nokto
kovros min kompate,
Kune kun ĉiuj revoj kaj sopiroj.
 
Traduko de la Germana poemo "Tiefe Schatten,
3" de Theodor Storm (Teodoro Stormo,
*1817-09-14 - †1888-07-04) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 2002-04-14.

Esperantigis: Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff)
en 2002-04-13/14 laŭ la origina,
germanalingva teksto,kiu aperis en la
libro „Theodor Storm“ de Regina Fasold,
el la serio Bild-Biographie, eldonita de
la eldonejo VEB Bibliographisches Institut
Leipzig, en 1990, ISBN 3-323-00196-6. El
tiu libro estas pre-nita ankaŭ la supra
klariga teksto.