Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Antaŭprintempo Esperanto 2003-02.23 Arg-155-79 2003-11-03 10:14 Manfred nur tiun forigu
Christian Morgenstern * Vorfrühling Germana Arg-154-79 | MR-397-1b 2003-11-03 16:01 mgr nur tiun aldonu

Christian Morgenstern,
Antaŭprintempo

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Suspiras nokte la degel’;
timiga estas tio ĉi.
Trankvile estas ĉie, el
la dorm’ vekiĝis mi.
 
Rompiĝas de l’ glaci rempar’1)
sur la akvejoj ĉie ĉi;
kunmortas kvazaŭ ankaŭ mi
kaj reviviĝas el glaci’ 2)
kaj fluas al la mar’.
 
Ripozas ĉio en silent’.
Nur jen kaj jen en iu dom’
vekiĝas, ploras, ridas hom’
laŭ la degela vent’.
 
Traduko de la Germana poemo "Vorfrühling"
de Christian Morgenstern (Kristiano
Matenstelo, *1871-05-06 - †1914-03-31)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2003-02.23.
 
1) aŭ: Rompiĝas la glaci-rempar’.
2) aŭ eble: kaj resurektas el glaci’