Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Antaŭprintempo Esperanto 2003-02.23 Arg-155-79 2003-11-03 10:14 Manfred nur tiun forigu
Christian Morgenstern * Vorfrühling Germana Arg-154-79 | MR-397-1b 2003-11-03 16:01 mgr nur tiun forigu

Christian Morgenstern,
Vorfrühling

 

Christian Morgenstern,
Antaŭprintempo

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Vorfrühling seufzt in weiter Nacht,   Suspiras nokte la degel’;
dass mir das Herze brechen will;   timiga estas tio ĉi.
die Lande ruhn so menschenstill,   Trankvile estas ĉie, el
nur ich bin aufgewacht.   la dorm’ vekiĝis mi.
 
O horch, nun bricht des Eises Wall   Rompiĝas de l’ glaci rempar’1)
auf allen Strömen, allen Seen;   sur la akvejoj ĉie ĉi;
mir ist, ich müsste mit vergehn   kunmortas kvazaŭ ankaŭ mi
und, Woge, wieder auferstehn   kaj reviviĝas el glaci’ 2)
zu neuem Klippenfall.   kaj fluas al la mar’.
 
Die Lande ruhn so menschenstill;   Ripozas ĉio en silent’.
nur hier und dort ist wer erwacht,   Nur jen kaj jen en iu dom’
und seine Seele weint und lacht,   vekiĝas, ploras, ridas hom’
wie es der Tauwind will.   laŭ la degela vent’.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Christian Morgenstern (Kristiano Matenstelo,
*1871-05-06 - †1914-03-31).
  Traduko de la Germana poemo "Vorfrühling"
de Christian Morgenstern (Kristiano
Matenstelo, *1871-05-06 - †1914-03-31)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 2003-02.23.
 
    1) aŭ: Rompiĝas la glaci-rempar’.
    2) aŭ eble: kaj resurektas el glaci’