Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Retzlaff, Manfred Vintra pejzaĝo Esperanto 1997-03-30 Arg-1572-785 | MR-305-2 2013-01-21 13:29 Manfred nur tiun forigu
Hebbel, Christian Friedrich * Winterlandschaft Germana Arg-1571-785 2013-01-21 12:52 Manfred nur tiun aldonu

Christian Friedrich Hebbel,
Vintra pejzaĝo

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
La blanka faco tute senviviĝis,
Sin etendante vaste en silent’;
La gajaj riveretoj rigidiĝis,
Sin movas eĉ ne la malvarma vent’.
 
La korvo inter neĝo kaj glacio,
Profunde sin enfosas tiu ĉi;
Mi kredas, ke, se ne troveblas io
Manĝebla, tombon fosas ĝi al si.
 
La sun’, lastfoje tra nubar’ brilanta,
Rigardas tiun ĉi dezerton nun;
La mort’, en blanka festvestaĵ’ tronanta,
Ĝi spitas oscedante al la sun’.
 
Traduko de la Germana poemo "Winterlandschaft"
de Christian Friedrich Hebbel (*1813-03-18
- †1863-12-13) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1997-03-30.