Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Amo Esperanto 1997-03-22 Arg-1570-784 | MR-303-3 2013-01-20 19:03 Manfred nur tiun forigu
Ricarda Huch * Liebe Germana Arg-1569-784 2013-01-20 19:10 Manfred nur tiun forigu

Ricarda Huch,
Amo

 

Ricarda Huch,
Liebe

 
tradukita de Manfred Retzlaff    
 
La nokto venas kun pratempa sci',   Uralter Worte kundig kommt die Nacht;
Solviĝas la kirasoj kaj ligaĵoj,   Sie löst den Dingen Rüstung ab und Bande,
Ŝanĝiĝas ĉiuj formoj kaj vestaĵoj,   Sie wechselt die Gestalten und Gewande
Egale kovras la kverelon ĝi.   Und hüllt den Streit in gleiche braune Tracht.
 
Moviĝas tiu ŝtonmontaro ĉi,   Da rührt das steinerne Gebirg sich sacht
Inundas ĉion kiel marŝvelaĵoj,   Und schwillt wie Meer hinüber in die Lande.
Alrampas apetence la krutaĵoj   Der Abgrund kriecht verlangend bis zum Rande
Kaj trinkas pompon de la galakci'.   Und trinkt der Sterne hingebeugte Pracht.
 
Mi tenas vin de vi ĉirkaŭigite,   Ich halte dich und bin von dir umschlossen,
Migrantoj lacaj post la hejmenir',   Erschöpfte Wandrer wiederum zu Haus;
Mi sentas vin ensange, karnigite.   So fühl' ich dich in Fleisch und Blut gegossen,
 
De via korp' vestita estas mia.   Von deinem Leib und Leben meins umkleidet.
Ripozas la animo post sopir',   Die Seele ruht von langer Sehnsucht aus,
Ne diferencas mia viv' kaj via.1)   Die eins vom andern nicht mehr unterscheidet.
 
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Ricarda Huch (*1864-07.18 - †1947-11-17).

Siehe auch:
http://www.dhm.de/lemo/html/biografien/HuchRicarda/.
 
Traduko de la Germana poemo "Liebe" de
Ricarda Huch (*1864-07.18 - †1947-11-17)
en Esperanton de Manfred Retzlaff
(*1938-11-04) en 1997-03-22.

Pri la poetino vidu la vikipediejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Ricarda_Huch.
Vidu ankaŭ: http://eo.wikipedia.org/wiki/Ricarda_Huch.
   
 
1) aŭ:\\Ne diferencss mia viv' de via.