Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Al la luno Esperanto 1997 Arg-1568-783 | MR-302-1 2013-01-20 14:49 Manfred nur tiun forigu
Johann Wilhelm Ludwig Gleim * An den Mond Germana Arg-1567-783 2013-01-20 13:22 Manfred nur tiun aldonu

Johann Wilhelm Ludwig Gleim,
Al la luno

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Lum' via de arĝent'
Lumanta en silent',
Ho luno, pens-amik',
Freŝigas min anime,
Dum mi rigardas vin,
Kaj vi alvidas min,
Starantan malproksime.
 
Ho kiu, kara lun',
Ekoloĝos post la nun',
Kaj rigardante vin
En tiu ĉi dometo,
Li loĝu en trankvil'
En la arĝenta bril'
Kaj vivu en kvieto.
 
Ke mi ja tiu ĉi
Ne estas, diras mi
Al vi, ho pens-amik'! -
Deziras mi trankvilon!
Konfidas mi al vi,
Ke konsoliĝas mi
Vidante vian brilon.
 
Traduko de la Germana poemo "An den Mond"
de Johann Wilhelm Ludwig Gleim (*1719-04-02
- †1803-02-18) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1997.