Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfredo Ratislavo Sovaĝa rozarbusto Esperanto 1996 Arg-1563-780 | MR-297-1 2013-01-19 11:47 Manfred nur tiun forigu
Rainer Maria Rilke * Wilder Rosenbusch Germana Arg-1562-780 2013-01-19 11:51 Manfred nur tiun forigu

Rainer Maria Rilke,
Wilder Rosenbusch

 

Rainer Maria Rilke,
Sovaĝa rozarbusto

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Wie steht er da vor den Verdunkelungen   Jen antaŭ pluvĉielo krepuskanta
des Regenabends, jung und rein;   en sia pura juno staras ĝi,
in seinen Ranken schenkend aufgeschwungen   donace siajn branĉojn etendanta
und doch versunken in sein Rose-sein;   kaj tamen enplonĝinta nur en si;
 
die flachen Blüten, da und dort schon offen,   kun ĝiaj plataj floroj malfermite,
jegliche ungewollt und ungepflegt:   senflege kaj sen ia ordigem’,
so von sich selbst unendlich übertroffen   tiele de si mem superigite
und unbeschreiblich aus sich selbst erregt,   kaj ekscitite tute el si mem,
 
ruft er dem Wandrer, der in abendlicher   ĝi vokas la migranton pripensantan,
Nachdenklichkeit den Weg vorüberkommt:   pretervenantan tiun vojon ĉi:
Oh sieh mich stehn, sieh her, was bin ich sicher   Ho, vidu senprotekte min starantan,
und unbeschützt und habe, was mir frommt.   ja ĉion bezonatan havas mi.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Rainer Maria Rilke (Rajnero Mario Rilko,
*1875-12-04 - †1926-12-29).

Siehe auch: http://de.wikipedia.org/wiki/Rainer_Maria_Rilke.
  Traduko de la Germana poemo "Wilder
Rosenbusch" de Rainer Maria Rilke (Rajnero
Mario Rilko, *1875-12-04 - †1926-12-29)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1996.

Vidu ankaŭ: http://www.zgedichte.de/gedicht_2739.html.
Pri la poeto vidu:
http://eo.wikipedia.org/wiki/Rainer_Maria_Rilke.