Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
August Heinrich Hoffmann * Sehnsucht nach dem Frühling Germana Arg-1551-774 2013-04-04 22:16 Manfred nur tiun forigu
Manfred Retzlaff Sopiro je l' printempo Esperanto 1997-02-01 Arg-1552-774 | MR-291-2 2013-01-17 15:50 Manfred nur tiun forigu

August Heinrich Hoffmann,
Sopiro je l' printempo

 

August Heinrich Hoffmann,
Sehnsucht nach dem Frühling

 
tradukita de Manfred Retzlaff    
 
Kiom estas fariĝinte   O wie ist es kalt geworden
Triste kaj malvarme nun!   Und so traurig, öd und leer!
Krude ventas, sin kaŝinte   Rauhe Winde wehn von Norden
Jam ne brilas plu la sun’.   Und die Sonne scheint nicht mehr.
 
Verdajn montojn surfluginte   Auf die Berge möcht ich fliegen,
Valojn volus vidi mi,   Möchte sehn ein grünes Tal,
Sur herbejo ekkuŝinte   Möcht in Gras und Blumen liegen,
ĝoji pri la sunradi’;   Und mich freun am Sonnenstrahl;
 
Volus aŭdi mi sonadon   Möchte hören die Schalmeien
Sonorilan de bovar’,   Und der Herden Glockenklang,
ŝalmojn kaj la birdkantadon   Möcht freuen mich im Freien
Sur kampar’ kaj en arbar’.   An der Vögel süßem Sang.
 
Ho, printempo, vi revenu,   Schöner Frühling, komm doch wieder,
Bela, kara primaver’,   Lieber Frühling, komm doch bald,
Nin per floroj, kantoj benu,   Bring uns Blumen, Laub und Lieder,
Reornamu sin la ter’!   Schmücke wieder Feld und Wald!
 
Restos vi al ni fidela,   Ja, du bist uns treu geblieben,
Portos ĝojon vi al ni,   Kommst nun bald in Pracht und Glanz,
Venos vi majeste bela,   Bringst nun bald all deinen Lieben
Verdigante ĉion ĉi.1)   Sang und Freude, Spiel und Tanz.
2)    
 
 
 
Traduko de la Germana poemo "Sehnsucht
nach dem Frühling" de August Heinrich
Hoffmann (Hoffmann von Fallersleben,
*1798-04-02 - †1874-01-19) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 1997-02-01.

 
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
August Heinrich Hoffmann (Hoffmann von
Fallersleben, *1798-04-02 - †1874-01-19).

La muziknotoj de la melodio troviĝas en
http://www.lieder-archiv.de/o_wie_i
t_es_kalt_geworden-notenblatt_100117.html
.
La melodio estas aŭdebla en
http://www.youtube.com/watch?v=Amol_O5KJCA
kaj en http://ingeb.org/Lieder/owieiste.html.
 
1) Tiu lasta linio estas iom libera aldono
de la tradukinto. Ĝi ne kongruas kun la
enhavo de la kvara strofo, sed eble kun
la enhavo de la tuta poemo.
   
2) Jen laŭvorta esperantigo de la kvina
strofo:\\Jes, vi estas restinta al ni
fidela,\\Vi venos nun baldaŭ en pompo
kaj belo,\\Vi alportos nun baldaŭ al
ĉiuj viaj karuloj\\Kanton kaj ĝojon,
muzikadon kaj dancon.