Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Aŭtuno Esperanto 1996-09-26 Arg-1550-773 | MR-287-1 2014-11-06 13:16 Manfred nur tiun forigu
Cezar Aŭtuno Esperanto Arg-2256-773 2015-01-22 12:16 Manfred nur tiun aldonu
Rainer Maria Rilke * Herbst Germana Arg-1549-773 2013-01-16 22:31 Manfred nur tiun forigu

Rainer Maria Rilke,
Herbst

 

Rainer Maria Rilke,
Aŭtuno

 
    tradukita de Manfred Retzlaff
 
Die Blätter fallen, fallen wie von weit,   Folioj kvazaŭ el la malproksim'
als welkten in den Himmeln ferne Gärten;   - ĉu velkas enĉiele jen ĝardenoj? -
sie fallen mit verneinender Gebärde.   faladas kun gestad' neanta;
Und in den Nächten fällt die schwere Erde   la peza Tero estas subiĝanta
aus allen Sternen in die Einsamkeit.   en la solecon el stelar-senlim'.
 
Wir alle fallen. Diese Hand da fällt.   Ne estas en la mondo viv' sen fin'.
Und sieh dir andre an: es ist in allen.   Ja falas ĉiu mano. Tamen sciu,
Und doch ist Einer, welcher dieses Fallen   ke regas super ĉio Iu, kiu
unendlich sanft in seinen Händen hält.   en Sia man' mildege tenas nin.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Rainer Maria Rilke (Rajnero Mario Rilko,
*1875-12-04 - †1926-12-29).
  Traduko de la Germana poemo "Herbst" de
Rainer Maria Rilke (Rajnero Mario Rilko,
*1875-12-04 - †1926-12-29) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 1996-09-26.