Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Majo Esperanto 2001-05-13 Arg-1544-770 | MR-350-3 2013-01-16 10:06 Manfred nur tiun forigu
Gerda Illerhues * Mai Germana Arg-1543-770 2013-01-16 10:57 Manfred nur tiun aldonu

Gerda Illerhues,
Majo

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Mi vidas la sunon
sur bruna kampter’,
ensorĉas la mondon
la bril’ de l’ aer.
 
Mi aŭdas la birdojn
en la foliar’,
arĝente sonadas
ilia kantar’.
 
La florojn enmane
eksentas mi,
la glaso de l’ vivo,
plenplenas ĝi.
 
Gustumas mi dolĉan
ĉarmecon nun kaj
mi pensas veplene:1)
Ja pasos la Maj’.
 
Traduko de la Germana poemo "Mai" de Gerda
Illerhues (*1930) en Esperanton de Manfred
Retzlaff (*1938-11-04) en 2001-05-13.
 
1) aŭ:\\mi pensas malĝoje: