Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Christian Morgenstern * Der Seufzer Germana Arg-150-77 | MR-173-1a 2003-11-03 09:46 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo La suspiro Esperanto 1985-02 Arg-151-77 2004-01-28 19:06 Manfred nur tiun forigu

Christian Morgenstern,
La suspiro

 
tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Suspiro glitkuris sur nokta glaci’
kaj sonĝis pri amo kaj ĝojo.
Kaj brilis neĝblanke, dum glitis ĝi,
la domoj jen apud la vojo.
 
Sed kiam ĝi pensis pri kara knabin’,
ekardis kaj sinkis ĝi tiam -
tra l’ fandiĝanta glacio – kaj ĝin 1)
neniu ekvidis plu iam.
 
Traduko de la Germana poemo "Der Seufzer"
de Christian Morgenstern (Kristiano
Matenstelo, *1871-05-06 - †1914-03-31)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1985-02.
 
1) aŭ: tra la fandiĝanta glacio - kaj ĝin