Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Christian Morgenstern * Der Seufzer Germana Arg-150-77 | MR-173-1a 2003-11-03 09:46 Manfred nur tiun forigu
Manfredo Ratislavo La suspiro Esperanto 1985-02 Arg-151-77 2004-01-28 19:06 Manfred nur tiun forigu

Christian Morgenstern,
Der Seufzer

 

Christian Morgenstern,
La suspiro

 
    tradukita de Manfredo Ratislavo
 
Ein Seufzer lief Schlittschuh auf nächtlichem Eis   Suspiro glitkuris sur nokta glaci’
und träumte von Liebe und Freude.   kaj sonĝis pri amo kaj ĝojo.
Es war an dem Stadtwall und schneeweiß   Kaj brilis neĝblanke, dum glitis ĝi,
glänzten die Stadtwallgebäude.   la domoj jen apud la vojo.
 
Der Seufzer dacht an ein Maidelein   Sed kiam ĝi pensis pri kara knabin’,
und blieb erglühend stehen.   ekardis kaj sinkis ĝi tiam -
Da schmolz die Eisbahn unter ihm ein –   tra l’ fandiĝanta glacio – kaj ĝin 1)
und er sank – und ward nimmer gesehen.   neniu ekvidis plu iam.
 
Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Christian Morgenstern (Kristiano Matenstelo,
*1871-05-06 - †1914-03-31).
  Traduko de la Germana poemo "Der Seufzer"
de Christian Morgenstern (Kristiano
Matenstelo, *1871-05-06 - †1914-03-31)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1985-02.
 
    1) aŭ: tra la fandiĝanta glacio - kaj ĝin