Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Envintre Esperanto 2000-02-28 Arg-1542-769 | MR-218-1a 2013-01-12 08:33 Manfred nur tiun forigu
Gerda Illerhues * Im Winter Germana Arg-1541-769 2013-01-12 08:15 Manfred nur tiun aldonu

Gerda Illerhues,
Envintre

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
El arbar‘ nebulo rampas,
frostmalvarma estas ĝi.
Treme en la akra vento
svelta fleksas sin abi‘.
 
Pluvo kiel larmoj falas
el la griza nubmalhel‘,
kaj fantome minacanta
estas supre la ĉiel‘.
 
Vintrotagoj nin revigas
pri printempo kaj somer‘.
Sed ankoraŭ daŭros longe,
ĝis revenos primaver‘.
 
Traduko de la Germana poemo "Im Winter"
de Gerda Illerhues (*1930) en Esperanton
de Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
2000-02-28.

Verkis: Ilerhus’, Gerdino.(Gerda Illerhues
* 1930;
Lehmbergstr. 50, D-46282 Dorsten, Tel.
(02362) 2 27 62)