Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff * Vivu la verda stel' Esperanto Arg-1536-765 2014-04-27 18:38 Manfred nur tiun forigu

Manfred Retzlaff,
Vivu la verda stel'

 
Vivu la verda stel'!
Vivu la verda stel'!
Vivu la amo,
Vivu la paco
Ĉie sub al ĉiel'!
 
Signo de la esper',
Signo de la esper'
Estas la stelo
De Esperanto,
Signo de pac' sur Ter'.
 
Sur ĉiu kontinent',
Sur ĉiu kontinent',
Sur nia Tero
Vivu ni homoj
Pace kaj en konsent'!
 
Venos ni al la cel',
Venos ni al la cel'!
Estos kompreno
Inter la homoj.
Vivu la verda stel'!
 
Verkinto de tiu ĉi Esperanta poemo estas
Manfred Retzlaff (*1938-11-04).

Mi, Manfred Retzlaff, partoprenis per tiu
ĉi poemo en la jaro 1990 en la Belartaj
Konkurso de UEA, gajnis per ĝi la 49-an
lokon. laŭ informo de la UEA-sekretario
Osmo Buller. Mi estis aldoninta ankaŭ
propran melodion.
Vidu ankaŭ la samnoman kanton, kiu
troveblas en http://kantaro.ikso.net/vivu_la_stel.