Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Am-ebrio Esperanto 1984-06-20 Arg-1535-764 | MR-155-1 2013-01-06 22:56 Manfred nur tiun forigu
Theodor Körner * Liebesrausch Germana Arg-1534-764 2013-01-07 09:58 Manfred nur tiun aldonu

Theodor Körner,
Am-ebrio

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Al vi, knabino, vibretante
Albatas nur la kor' en mi,
En am', fidele vin celante,
Mi strebas nur al vi.
 
Nur via nom' kun sankta sono
Ja pleniginta estas min;
En bril' de belo kaj de bono
Mi ĉiam vidas vin.
 
La am' el ĝermo delikata
Elkreskis kaj ne velkas ĝi,
En miaj sonĝoj, amegata
Knabino, vivas vi.
 
La kordojn batas mi, fluadas
Entuziasmo super min;
La kantoj, kiujn mi kantadas,
Tutsole nomas vin.
 
Mi sentas, se vi min rigardas
En paradizo kvazaŭ min.
Ĉielo mia tiam ardas
Ĉe via dolĉa sin'.1)
 
Por ĝojo kaj pro am-doloro
Sopiro sola nur en mi,
Nur unu pens' en mia koro:
Aĥ, estu mi ĉe vi!
 
Traduko de la Germana poemo " Liebesrausch"
de Theodor Körner en Esperanton de Manfred
Retzlaff (*1938-11-04) en 1984-06-20.
 
1) aŭ:\\Je vi amplene mi rigardas,\\En
paradiz' mi sentas min,\\Ĉielo mia rave
ardas\\Ĉe via dolĉa sin'.