Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Goethe, Johann Wolfgang von * Das Veilchen Germana Arg-1526-760 2013-01-05 11:11 Manfred nur tiun aldonu
Retzlaff, Manfred La violo Esperanto 1983-10-12 Arg-1528-760 | MR-101-2 2013-01-05 11:13 Manfred nur tiun forigu

Johann Wolfgang von Goethe,
La violo

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Violo staris sur herbej'
Klinite, en kaŝita ej';
Ĝi estis ĉarma floro.
Jen venis juna paŝtistin',
Leĝere, ne ĝenante sin,
Kaj jen, kaj jen
Kantante paŝis ŝi.
 
Aĥ, pensis ĝi, se estus mi
Plej bela floro ĉie ĉi,
Aĥ, nur dum momenteto!
Ĝis plukos min la amatin'
Kaj premos min al sia sin'!
Aĥ nur, aĥ nur,
Kvaron-horeton nur!
 
Sed venis tiam la knabin'
Kaj tute ne atentis ĝin,
Distretis la violon.
Ĝi mortis kaj eĉ ĝojis ĝi:
Mortante tamen estss mi
Per ŝi, per ŝi
Sub ŝi mortanta nun.
 
Traduko de la Germana poemo "Das Veilchen"
de Johann Wolfgang von Goethe (*1749-08-28
- †1832-03-22) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en 1983-10-12.