Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Möricke, Eduard * Um Mitternacht Germana Arg-1524-759 2013-01-05 10:10 Manfred nur tiun aldonu
Retzlaff, Manfred Dum meza nokto Esperanto 1984-06-11 Arg-1525-759 | MR-100-3 2013-01-05 10:13 Manfred nur tiun forigu

Eduard Möricke,
Dum meza nokto

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Eksonĝis kalme la vesper',
la nokto venis al la ter',
la oraj pelvoj de la temp-pesil'
egale kuŝas nun en la trankvil';
kuraĝe fluas de l' supro de l' mont'
kaj kantas susure la akvoj de l' font'
pri l' tago,
pri la tago hodiaŭ estinta.
 
Pradormo-kant' de l' nokto patrin' -
la fonto ne atentas ĝin;
la fuĝaj tago-horoj plaĉas pli
sub la ĉiela dolĉa blu' al ĝi.
Kaj ĉiam parolas de l' fonto la flu',
rakontas la akvoj dormante eĉ plu
pri l' tago,
pri l' tago hodaŭ estinta.
 
Traduko de la Germana poemo "Um Mitternacht"
de Eduard Möricke (Eduardo Mojriko,
*1804-09-08 - †1875-06-04) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 1984-06-11.