Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Ricarda Huch * Auf Bergeshöhe Germana Arg-1520-757 2013-01-04 18:54 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Sur monta alto Esperanto 1984-06-05 Arg-1521-757 | MR-097-1 2013-01-04 18:52 Manfred nur tiun forigu

Ricarda Huch,
Sur monta alto

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Kien homa bru' ne venas,
mi sub la ĉiel-senfin'
sentas, ke konsole tenas
senmakula mondo min.
 
Iĝas for sopiro, ĉia
dezirado lasa min,
kaj la font' de ploro mia
tute simple fermas sin.1)
 
Traduko de la Germana poemo "Auf Bergeshöhe"
de Ricarda Huch (*1864-07.18 -
†1947-11-17) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1984-06-05.

Pri la poetino vidu la vikipedian retejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Ricarda_Huch.
 
1) aŭ:\\Iĝas for sopiro, ĉiaj\\kordeziroj
lasas min,\\kaj la font' de larmoj miaj\\tute
simple fermas sin.