Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Christian Morgenstern * Die zwei Wurzeln Germana Arg-146-75 | MR-174-2a 2003-11-02 08:53 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo La du radikoj Esperanto 1985-03 Arg-147-75 2003-11-02 08:56 Manfred nur tiun aldonu
Richard Schulz La du radikoj Esperanto 1980 Arg-984-75 2013-02-26 15:12 Manfred nur tiun forigu

Christian Morgenstern,
La du radikoj

 
tradukita de Richard Schulz
 
Najbara kaj abiradika paro
konversacias en arbaro.
La pintoj supre multon ja susuras.
Ĉi-sube la radikoj nur murmuras.
Sciur' maljuna sidas en proksimo,
kulturas sian pacon en animo.
L'unua diras: knig', la dua: knago.
Sufiĉas tio ĉi por unu tago.
 
Traduko de la Germana poemo "Die zwei
Wurzeln" de Christian Morgenstern (Kristiano
Matenstelo, *1871-05-06 - †1914-03-31)
en Esperanton de Richard Schulz (Rikardo
Ŝulco, *1906-07-12 - †1997-09-26)
en 1980.

Mi, Manfred Retzlaff, publikigas tiun ĉi
tradukon de la poemo kun permeso de s-ano
Hermano Bermano (Hermann Behrmann,
Schevenstr. 12 B, D-01326 Dresden,
Germanujo). Mi trovis la tradukon en la
libro "Pendumilaj Lidoj laŭ Kristiano
Morgenŝterno", eldonejo Bleicher, 1980,
ISBN 3-88350-501-3. Pri Richard Schulz
vidu la vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Richard_Schulz.