Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Christian Morgenstern * Die zwei Wurzeln Germana Arg-146-75 | MR-174-2a 2003-11-02 08:53 Manfred nur tiun forigu
Richard Schulz La du radikoj Esperanto 1980 Arg-984-75 2013-02-26 15:12 Manfred nur tiun aldonu
Manfredo Ratislavo La du radikoj Esperanto 1985-03 Arg-147-75 2003-11-02 08:56 Manfred nur tiun forigu

Christian Morgenstern,
La du radikoj

 

Christian Morgenstern,
Die zwei Wurzeln

 
tradukita de Manfredo Ratislavo    
 
Du dikaj radikoj de abi’   Zwei Tannenwurzeln groß und alt
en la arbaro inter si   unterhalten sich im Wald.
parolas pri l’ arbopinta susur’,   Was droben in den Wipfeln rauscht,
dum sidas ĉe ili maljuna sciur’   das wird hier unten ausgetauscht.
trikanta ŝtrumpojn por tiuj du,   Ein altes Eichhorn sitzt dabei
ke ili ne frostu dumvintre plu.   und strickt wohl Strümpfe für die zwei.
“Knig”, diras l’unua, l’alia “knag”.   Die eine sagt: knig. Die andre sagt: knag.
Sufiĉas tio por unu tag’.   Das ist genug für einen Tag.
 
Traduko de la Germana poemo "Die zwei
Wurzeln" de Christian Morgenstern (Kristiano
Matenstelo, *1871-05-06 - †1914-03-31)
en Esperanton de Manfredo Ratislavo (Manfred
Retzlaff, Stettiner Str. 16, D-59302 Oelde,
Germanio, *1938-11-04) en 1985-03.
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Christian Morgenstern (Kristiano Matenstelo,
*1871-05-06 - †1914-03-31).