Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Miłosz, Czesław * Ty silna noc Pola Arg-1492-739 2012-12-30 12:04 Manfred nur tiun aldonu
Retzlaff, Manfred Vi forta nokt' Esperanto 1903-06-14 Arg-1493-739 | MR-064-1 2012-12-30 11:59 Manfred nur tiun forigu

Czesław Miłosz,
Vi forta nokt'

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Vi forta nokt', al vi ja etendiĝas
nek ombro nek nubar' nek incendi';
vi lumas, kvazaŭ hela tago iĝas.
Dormante vian voĉon aŭdas mi.
 
Vi estas nokt'; en am' kun vi kuŝante
estontajn bataladojn vidis mi.
La plebo ne rimarkas ĝin dormante.
Eksonas vitreriĝa melodi'.
 
Potencaj malamikoj estas ĉie.
Amata, vi fidelas al la ter'.
La vento pelas nigran branĉon ie,
el obskurejo blovas la aer'.
 
En viaj molaj manoj, vi Mortiga
boneco ega estas kaj saĝec'.
Ekbrilas iu lumo pliheliga,
ne disvolviĝis jam de l' lun' plenec'.
 
Traduko de la Pola poemo "Ty silna noc"
de Czesław Miłosz (*1911-06-30 -
†2004-08-14) en Esperanton de
Manfred Retzlaff (*1938-11-04) en
1903-06-14.

Pri la poeto vidu la vipediejon
http://eo.wikipedia.org/wiki/Czes%C5%82aw_Mi%C5%82osz.