Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Ĉu vi scias la kiomon Esperanto 1983 Arg-1488-737 | MR-057 2012-12-28 23:20 Manfred nur tiun forigu
Wilhelm Hey * Weißt du wieviel Sternlein stehen Germana Arg-1487-737 2012-12-29 10:13 Manfred nur tiun forigu

Wilhelm Hey,
Ĉu vi scias la kiomon

 

Wilhelm Hey,
Weißt du wieviel Sternlein stehen

 
tradukita de Manfred Retzlaff    
 
Ĉu vi scias la kiomon   1. Weißt du, wieviel Sternlein stehen
de la steloj super ni?   an dem blauen Himmelzelt?
Ĉiu havas sian nomon,   Weißt du, wieviel Wolken gehen
ilin konas nia Di'.   weithin über alle Welt?
La Sinjoro, kiu tronas   Gott der Herr hat sie gezählet,
super ĉio, ilin konas;   dass ihm auch nicht eines fehlet
|:kaj la nombron scias Li.:|   |:an der ganzen großen Zahl.:|
 
Birdoj flugas tra l' aero,   2. Weißt du, wieviel Mücklein spielen
ĉu vi scias, kiom da?   in der heißen Sonnenglut,
Bestoj vivas sur la tero,   wieviel Fischlein auch sich kühlen
estas ege multaj ja.   in der hellen Wasserflut?
Dio ĉiujn ekvivigis,   Gott der Herr rief sie mit Namen,
la estaĵojn Li estigis.   dass sie all ins Leben kamen,
|:Ĉiuj bestoj laŭdu Lin.:|   |:dass sie nun so fröhlich sind.:|
 
Multaj estas la infanoj,   3. Weißt du, wieviel Kinder frühe stehn
ĉu vi scias kiom da?   aus ihrem Bettlein auf,
Ĉiuj estas en la manoj   dass sie ohne Sorg und Mühe
de la kara Dio ja.   fröhlich sind am Tageslauf?
Li ja scias la kiomon,   Gott im Himmel hat an allen
kaj Li konas ĉies nomon,   seine Lust, sein Wohlgefallen,
|:amis ĉiun, ankaŭ vin.:|   |:kennt auch dich und hat dich lieb.:|
 
  Verkinto de tiu ĉi Germana poemo estas
Wilhelm Hey (*1789-03-26 - †1854-05-19).

Pri la verkinto vidu la vikipedian retejon
http://de.wikipedia.org/wiki/Wilhelm_Hey_%28Dichter%29.
La kanto troviĝas ankaŭ en la protestanta
germana kantlibro (n-ro 501).
Traduko de la Germana poemo "Weißt du
wieviel Sternlein stehen" de Wilhelm Hey
(*1789-03-26 - †1854-05-19) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 1983.

La melodio estas aŭdebla en
http://ingeb.org/Lieder/WeisstDu.html.
Tie troviĝas ankaŭ angligo de la
kanto-teksto.