Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Manfred Retzlaff Ĉu vi scias la kiomon Esperanto 1983 Arg-1488-737 | MR-057 2012-12-28 23:20 Manfred nur tiun forigu
Wilhelm Hey * Weißt du wieviel Sternlein stehen Germana Arg-1487-737 2012-12-29 10:13 Manfred nur tiun aldonu

Wilhelm Hey,
Ĉu vi scias la kiomon

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Ĉu vi scias la kiomon
de la steloj super ni?
Ĉiu havas sian nomon,
ilin konas nia Di'.
La Sinjoro, kiu tronas
super ĉio, ilin konas;
|:kaj la nombron scias Li.:|
 
Birdoj flugas tra l' aero,
ĉu vi scias, kiom da?
Bestoj vivas sur la tero,
estas ege multaj ja.
Dio ĉiujn ekvivigis,
la estaĵojn Li estigis.
|:Ĉiuj bestoj laŭdu Lin.:|
 
Multaj estas la infanoj,
ĉu vi scias kiom da?
Ĉiuj estas en la manoj
de la kara Dio ja.
Li ja scias la kiomon,
kaj Li konas ĉies nomon,
|:amis ĉiun, ankaŭ vin.:|
 
Traduko de la Germana poemo "Weißt du
wieviel Sternlein stehen" de Wilhelm Hey
(*1789-03-26 - †1854-05-19) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 1983.

La melodio estas aŭdebla en
http://ingeb.org/Lieder/WeisstDu.html.
Tie troviĝas ankaŭ angligo de la
kanto-teksto.