Poezio
piece of old paper
Esperanto Angla Germana
bonveniga paĝo Manfredo † listo de la poemoj listo de la tradukaĵoj listo de poetoj Poezio en nombroj registri
 eksporti for presado: vertikala formato (PDF) kverformato (PDF) | montru ĉiujn eksport-formatojn
verkinto  [voknomo] titolo lingvo publikigo identiga kodo lasta modifo aspekto
Paul Gerhardt * Wach auf, mein Herz und singe Germana Arg-1483-735 2012-12-28 19:08 Manfred nur tiun aldonu
Manfred Retzlaff Vekiĝu, mia koro Esperanto 1983 Arg-1484-735 | MR-055-1 2012-12-28 19:09 Manfred nur tiun forigu

Paul Gerhardt,
Vekiĝu, mia koro

 
tradukita de Manfred Retzlaff
 
Vekiĝu, mia koro
Kaj kantu en adoro
Al via kara Dio,
Per kiu iĝis ĉio.
 
Ĉirkaŭis en malhelo
Min ombroj kaj malbelo,
Satano min deziris,
Sed Dio interiris.
 
Li diris: Nun senĝene
Pludormu, kvankam pene
Satano vin insidos,
Vi ja la sunon vidos.
 
Traduko de la Germana poemo "Wach auf,
mein Herz und singe" de Paul Gerhardt
(*1607-03-12 - †1676-05-27) en
Esperanton de Manfred Retzlaff (*1938-11-04)
en 1983.

La origina germana-lingva kanto havas
entute naŭ strofojn. Ĝi troviĝas en la
germana luterana eklezia kantlibro kaj
havas tie la numeron 348.